Saluton,
en pli kaj pli da Sociaj retoj aŭ Lern-retpaĝoj nun ankaŭ aperas
Esperanto kiel unu el la elekteblaj aŭ lerneblaj lingvoj
(http://www.mylanguageexchange.com/ aŭ
http://www.livemocha.com/) La apero de Esperanto en tiaj sociaj
retoj kaj speciale en retpaĝoj por lingvolernemuloj estas ege grava, ĉar
tiel multaj homoj aŭdas pri la ekzisto de Esperanto (kaj poste komencas
lerni). Baldaŭ ankaŭ en la grava retejo de
http://www.babelyou.com/
Esperanto aperos inter la elekteblaj lingvoj. Mi tradukis la bazan parton
de la retpaĝo kaj sur la retpaĝo "Esperanto (Beta)" jam aperas kiel
retligilo kiel ekstra lingvo meze de aliaj elekteblaj landoj (momente tie
estas la hispana versio).
Kiu povus helpi al mi kontrollegi la tradukon? Nur temas pri komprena kaj
ortografia kontrolo, do vi ne mem devus traduki.
Amike, Martin